Julia Catharina Dirksen

Geslacht: Vrouw
Vader: Franciscus Antonius Dirksen
Moeder: Adriana Magdalena Becht
Geboren: 22 Sept 1887 Rotterdam
Overleden: 14 Jan 1971
Religie: geen
Aantekeningen: Honora Membro de UEA. Membro de ICK kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en Hago. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaû pri pacifismo.
E-istino de 1909, baldaû poste si verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis sia iniciato inviti la 12-an Universalan Kongreson en 1920 al Hago, en tempo, kiam post la unua mondmilito ekzistis grandaj duboj pri la estonteco de la internacia movado.
Si organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago 1928, fondis kun Andreo Ce la Internacian Ce-instituton en 1930 (poste Internacia Esperanto-Instituto). En gia kadro si organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojagojn ktp.
En 1931 la urbestro de Arnhem (Nederlando) disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Dank' al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker gi farigis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.
Intertempe si estis ankaû membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato, prezidanto de la floranta haga klubo "Fine gi venkos", gi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En 1939 si farigis sekretariino de jus fondita Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto, kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T. Philips kaj KLM.
Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, si dedicis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh si fondis la unuigon Universala Ligo, mondfederistan organizajon surbaze de la verko de Clarence K. Streit. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aligi ankau neesperantistoj. De tiam si reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ciam akcentante, ke supernacia federacio bezonas ne?tralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ?i kreis en lar?aj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.
Intertempe si multe verkis kaj tradukis, antau cio por la gazeto La Praktiko, kiu farigis oficiala organo de Universala Ligo. Sed, ciam interesigante pri filozofio kaj religio, si ankau tradukis en Esperanton la verkon de Martin Kojc, La lernolibro de la vivo. Kuntradukantino de Akbar.
(lau EdE kaj H. H. Vermaas en Esperanto, marto 1971/784)
Verkoj
Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
Esperanto-examenopgaven (1922)
Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
Tradukoj
Bulthuis, Rico: La alia pasinteco (1952)
Chaudhuri, Bhabes Chandra: Nova studo pri la filozofioj de Rabindranath Tagore kaj Walt Whitman (1961)
Kojc, Martin:La lernolibro de la vivo
Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
Privat, Edmond: Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto (1947)
Ramaker, Theo: Sankta Nikolao en Nederlando
Citita el ""

Gezin 1

Huwelijkspartner: Adriaan Cornelis van der Vet geb. 6 Sept 1883
Huwelijk: 18 Aug 1911 Den Haag
Scheiding: 29 Jan 1914 Den Haag

Gezin 2

Huwelijkspartner: Johannes Rijk Gerardus Isbrücker geb. 19 Juli 1889 overl. 20 Jan 1967
Huwelijk: 28 Juli 1915 Den Haag