Dreves Uitterdijk

Geslacht: Man
Vader: Jan Dreves Uitterdijk
Moeder: Grietje Wiltjes Bottema
Geboren: 25 Feb 1866 Roodkerk, Dantumadeel
Overleden: 13 Aug 1940 Hilversum
Aantekeningen: Dreves UITTERDIJK (naski?is la 25-an de februaro 1866 en Roodkerk , Frisio , mortis la 13-an de augusto 1940 en Hilversum ) estis nederlanda institutestro, poste korektisto, kaj esperantisto ekde 1898 . Li estis ano de la Lingva Komitato de 1905 ?is sia morto en 1940 , kaj pioniro de la Esperanto-movado en Nederlando .
Li verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, surbaze de la Manuel Complet de Louis de Beaufront de 1892 . La Volledig leerboek van Esperanto aperis la 1-an de decembro 1901 (la lernolibro de Jacob Leendert Bruijn , kiu aperis unu jaron pli frue en 1900 en Amsterdamo , estis nur malgranda). En majo 1902 li fondis la gazeton La Holanda Pioniro , de li redaktita kaj administrita, kiu malaperis fine de 1905 pro financaj problemoj. Li verkis vortarojn Nederlanda-Esperanto (1909 ) kaj Esperanto-Nederlanda (1913 ) kaj ekzercarojn (Oefeningsboekje , 1907 , kaj Taga konversacio en Esperanto la? verko de Jean Borel , ?irka? 1920 ); li faris paroladojn, gvidis kursojn, skribis informajn artikolojn. En la 1920-aj jaroj li verkis novan lernolibron, Volksleerboek ("Popola Lernolibro", 1926 /27 ) kaj tradukis amuzan bild-libron Vojagoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927 ).
Uitterdijk helpis la starigon de la Nederlanda Esperanto-Societo "La Estonto estas Nia" (LEEN ) en 1905 . Oferinte por Esperanto en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ?parmonon, li post 1905 iom malpli aktivi?is. Tamen li prizorgis ?is 1923 recenz-rubrikon en restarigita Holanda Pioniro. En 1925 -27 li redaktis Holandan Esperanto-Pioniron kaj la "propagandan" publika?on Wereldtaal ("Mondolingvo") kaj partoprenis en nova organizo Nederlanda Esperanto-Asocio (NEA ).
Uitterdijk estis honora prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Ekzamena Komitato, honora membro de LEEN kaj de Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE), kaj ?is 1936 delegito de Universala Esperanto-Asocio .

Gezin 1

Huwelijkspartner: Aaltje Wiediena Luikinga geb. 21 Jan 1877 overl. 26 Aug 1943
Huwelijk: 22 Juli 1903 Hilversum
Kinderen:
  Greta Madzij Dreves Uitterdijk Male geb. 12 Aug 1908
  Johan Willem Hendrik Dreves Uitterdijk Male geb. 27 Juli 1916